Ĉiuj kongresejoj estas en la centro de la urbo, ĉirkaŭ 10 minutoj promene de la du grandaj stacidomoj, Glasgow Central kaj Glasgow Queen's Street. Per Multimap, aŭ per la mapoj en la paĝo pri kongresejoj vi facile trovos. (Du el la kongresejoj estas tre apuda al Charing Cross trajnstacio, ligita rekte al Queen Street).
Se vi alvenos en Glasgovo aŭtobuse, vi alvenos plej probable ĉe Buchanan St Bus Station, kelkcent metrojn norde de Queen's Street Station. Transiru Killermont Street suden, kaj promenu laŭ West Nile Street (suden) ĝis Bath Street, kiun vi sekvu okcidenten ĝis la kongresejo(j). Uzu la mapojn indikitajn supre por trovi.
Se vi flugos al la glasgova flughaveno (GLA), trafu aŭutobuson al la urbocentro (kosto: kelkaj pundoj). Ĝi haltas ĉe ambaŭ stacidomoj kaj la ĉefa aŭtobushal;tejo (vidu supre).
Se vi flugos al la prestvika flughaveno (PIK), trafu la tutapudan trajnon rekte al Glasgow Central stacidomo (45 minutoj), tiam vidu supre la direktojn. Se vi flugas per RyanAir, montru vian konfirmilon por ricevi duonprezajn biletojn.
Se vi alvenos de la nordo, oriento, aŭu sudo vi plej verıajne alvenos per la M8. (De sude, sekvu la M74, poste la M73 (direkto: Stirling), kaj post kelkaj kilometroj la M8 (Glasgow City Centre)).
Eliru de la ıoseo M8 je eliro J18 je la dekstra flanko, kaj poste sekvu la direkton Charing Cross (maldekstre). Turnu maldekstren ĉe la trafiksignaloj (antaŭ ruĝeta `ponta' konstruaġo) en Sauchihall Street. Vidu la mapojn pri la kongresejoj por trovi la vojon poste (dependas kiun vi celas).