La tekston de ĉi tiu kanto mi verkis en la IJK en Veszprem, Hungario (1999), kaj ĝin mi poluris iomete ekde tiam. La melodio estas de la konata Amplifiki-kanto, Sola. La teksto jenas:
Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, Aŭtobuse kaj ŝipe mi veturis
Alvenis kongreseje kun mia pakaĝ'
En la kongreso mi ekkonis belan inon
Ni bambis, brakumis kaj aperis amorem'
Do ni rapidis ŝiaĉambren kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki, ĉar ekis problem':
Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola
Do kune ni klopodis pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe, sed fuŝe sen efik'
Dum ses horoj en ŝvito kaj lito ni penis tie
Sed ĉio estis vana, kaj restis ni sen fik'
Mi restis mola, mola, mola
Mola, mola, mola
En la mateno ŝi diris ke - Tute ne gravas
Sed ŝi foriris por ĝuo de kongres'
Kaj tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Ekcitiĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!
Mi estis malmola, malmola, malmola...
Sed mi estis sola, sola sola
Jes mi estis malmola, malmola, malmola
Sed: sola, sola, sola
[Parole] Sed, ĉiukaze - mi aliĝiĝis kiel memzorganto...
Kelkaj frazetoj kompreneble venas rekte el la originala Sola, kaj la senpagaj kondomoj rilatas al tiuj, kiuj haveblis en la drinkejo dum tiu IJK. Akordoj, se oni emas ĝin ludi, estas G, Bm, C D (ripete).